Mi ŝatus pli uzi ĉi tiun konton sed ĉiam troviĝas mi ke tiom malsimilaj estas la ŝatoj de kontoj ĉi tieaj, ke ŝajnas ke mi ne scias pri kion skribi kio estos valorata. Ĉu vi ne havas similan sintenon, "pri kio skribi" ĉi tie?
@Porrjo La samo okazas al mi kun ĉiuj lingvoj. Principe mi ne vidas la sencon krei plurajn personecojn laŭ la lingvo, en kiu mi alparolas la mondon. Mi estas ununura homo, kiu uzas plurajn lingvojn. Kiu amas min, tiu devas akcepti ĉiujn.
@txikillana@Porrjo Estas precize pro tio, ke antaŭe mi demandis pri kiel la aliaj uzas Mastodonon (ĉar Esperanto verŝajne estas nenies ununura lingvo).
@txikillana tio ja veras! Mi ankaŭ vidas tiel ke la lingvo ne estas alipersoneca, sed komplementa. Bedaŭrinde, ne ĉiuj komprenas la saman lingvon