Oni povas kontribui al Google Translate por ke ghi pli bone traduku al #Esperanto.

@romanmutin Ĉar Google estas entrepreno profitanta de datumoj de aliaj, senrigarde de kiaj datumoj. Krome, ĝi ne havas liberajn licencoj, nek alireblan kodon, do ĉiun kontribuon elkaptos ili kaj profitos de tio, sen lasi aliajn uzi ilian progreson

@Porrjo @romanmutin mi opinias ke oni kontribuu prioritate al Common Voice, sed kontribui al Google estas utila por Esperanto ĉar ĝi estas la pli uzata lingva retilo.

@romanmutin @gwenny
Mia opinio estas ke pro tio ke ilo estas vaste uzata oni ne devus taksi ĝin apropriata, sen rigardi ĝian econ kaj emon.
Se ni farus tiel ĉiam gajnus granduloj la spacon kaj uzadon. Kaj tiuj fakte estas tiuj kiuj pli maljuste agadas.

Ankaŭ ŝajnas al mi tre ironie ke projekto kun tiom da mono profitu laboron de volontuloj kiam ili nepre povas pagi profesiuloj por tio.

Kaj petante helpon por Google, oni ne helpos aliajn ĉar per Google estas pli komforte. La cirklo reekas.

Jarraitu

@Porrjo @romanmutin @gwenny Ambaŭ strategioj estas komplementaj, kaj ne nepre ekskluzivaj.

@txikillana @Porrjo @gwenny Mi fakte registris mian voĉon en #esperanto por firmao, kiu vendis ĝin al Guglo k eble por io plu.

Mi ne pensas, ke en nuna situacio oni povas konsideri volontulan helpon al tradukilo de Google malbona.

100% da komencantoj uzos Google tradukilon por helpi kompreni Esperanton, helpi al ili estas bona afero.

@txikillana @Porrjo @gwenny karaj komencantoj, ne decidis ne helpi al Guglo tradukilo, ne vendi esperantajn librojn ĉe Amazono, ne alŝuti Esperantajn apojn al AppStore k Play Market, ne krei programojn por Vindozo, ne verki afiŝojn ĉe Facebook ktp, ĉar tio ne estas vere bona.

Bonvenon.

@romanmutin @txikillana @Porrjo komplikata subjekto, ĉu ne ? ;)
Por multe da aliaj aferoj, mi rifuzas uzi maletikajn produktojn. Tamen, laux mi, Esperanto estas supera motivo kiun oni konsideru unue : homoj kiuj komprenas Esperanta demarŝo, emas adopti etikajn uzadojn.
Estante progresa ideo, Esperanto faciligas aliajn progresajn ideojn.

@gwenny @romanmutin @Porrjo Vi ŝajnas el Galegio, Gwen! (Kiel dirite, se vi trovas galegon sur ŝtuparo, vi neniam scias, ĉu li supreniras aŭ malsupreniras). Kun via mesaĝo, ni ne scias, ĉu vi estas por aŭ kontraŭ! :-)

Eman izena elkarrizketan parte hartzeko
mastodon.jalgi.eus

Jalgi hadi Fedibertsora! E.H.ko Mastodon instantzia burujabea