@persi Nu, ni faru tion, kio ne estas malmulte! 😀 Almenaŭ mi, per mia malriĉa Esperanto kaj la helpo de la maŝintradukisto, eltrovas multajn valorajn informojn dank' al la esperantistoj. #прекратитьвойну #gerrariEZ #StopWar
@txikillana Jes, Esperanto evidentiĝas ja helpa en ĉi tiaj okazoj. Mi memoras, ke pri la granda tertremo en Japanio en 2011, kiun sekvis detrua cunamo, mi eksciis la unua ĉe mi danke al tieaj esperantistoj. Ankaŭ dum konfliktoj, tumultoj kaj tiaj, mi ricevis informojn de homoj, kiuj estis rekte travivanta ilin. Kiam misinformado kaj manipulemaj amaskomunikiloj regas, tio estas trezoro.
@txikillana Nu, mi pensas, ke la uzo de Esperanto por interŝanĝi informojn plej fidindajn kiel eble (kelkaj ja flanke de rektaj partoprenantoj) estas treege valora. Sed ni estas tre malmultaj kaj senpotencaj por havi ian ŝancon influi en alia maniero krom tio.