@jsv Li diris, ke mi bezonas plifortigi la muskolojn de mia pugo. Kia danco helpas pri tio? 🤔

Jarraitu

@persi @jsv Ia ajn danco kie vi movas viajn krurojn. 😉 Aliflanke, verŝajne unu el la ekzercoj estis ĉi tiu (Pardonu, mi ankoraŭ ne faris foliojn en Esperanto)

@txikillana @jsv Jes, tre simila. La problemo pri tiu estas, ke mi uzas nur miajn dorsajn muskolojn por suprenigi miajn koksojn, tute ne la gluteojn. Do li rekomendis al mi disigi miajn krurojn kvazaŭ "raneto" por tiu ekzerco.

@persi @jsv Mi vidas. Ĉiukaze mi diros al vi, ke en nia profesio ni donas malpli kaj malpli da graveco al la perfektigo de terapiaj ekzercoj, kaj pli al la fakto de fari ilin, ĉar ni vidas, ke la unua faktoro havas multe malpli da pezo ol la dua, kiam temas pri akiri Profitojn.

@txikillana @jsv Mi komprenas. Mi fakte memoras kion mi devas fari sed mi ne memoras kiom multe da fojoj mi devas refari 😅

@persi Tute ne zorgu! Fari ekzercon 10 fojojn aŭ 50 ne signife ŝanĝas vian rezulton. Kvankam kompreneble, ju pli da fojoj vi faras ĝin, des pli da efiko ĝi havas! Ĉiukaze memoru, kion diris la @jsv amiko, kaj... dancu!

Eman izena elkarrizketan parte hartzeko
mastodon.jalgi.eus

Jalgi hadi Fedibertsora! E.H.ko Mastodon instantzia burujabea