@romanmutin Pli bone kontribuu al Common Voice de Mozilla, kiu estas kaj estos libera!
https://commonvoice.mozilla.org/eo
@Porrjo kial pli bone?
@romanmutin Ĉar Google estas entrepreno profitanta de datumoj de aliaj, senrigarde de kiaj datumoj. Krome, ĝi ne havas liberajn licencoj, nek alireblan kodon, do ĉiun kontribuon elkaptos ili kaj profitos de tio, sen lasi aliajn uzi ilian progreson
@Porrjo @romanmutin mi opinias ke oni kontribuu prioritate al Common Voice, sed kontribui al Google estas utila por Esperanto ĉar ĝi estas la pli uzata lingva retilo.
@romanmutin @gwenny
Mia opinio estas ke pro tio ke ilo estas vaste uzata oni ne devus taksi ĝin apropriata, sen rigardi ĝian econ kaj emon.
Se ni farus tiel ĉiam gajnus granduloj la spacon kaj uzadon. Kaj tiuj fakte estas tiuj kiuj pli maljuste agadas.
Ankaŭ ŝajnas al mi tre ironie ke projekto kun tiom da mono profitu laboron de volontuloj kiam ili nepre povas pagi profesiuloj por tio.
Kaj petante helpon por Google, oni ne helpos aliajn ĉar per Google estas pli komforte. La cirklo reekas.
@Porrjo @romanmutin @gwenny Ambaŭ strategioj estas komplementaj, kaj ne nepre ekskluzivaj.
@txikillana @Porrjo @gwenny Mi fakte registris mian voĉon en #esperanto por firmao, kiu vendis ĝin al Guglo k eble por io plu.
Mi ne pensas, ke en nuna situacio oni povas konsideri volontulan helpon al tradukilo de Google malbona.
100% da komencantoj uzos Google tradukilon por helpi kompreni Esperanton, helpi al ili estas bona afero.
@gwenny @romanmutin @Porrjo Vi ŝajnas el Galegio, Gwen! (Kiel dirite, se vi trovas galegon sur ŝtuparo, vi neniam scias, ĉu li supreniras aŭ malsupreniras). Kun via mesaĝo, ni ne scias, ĉu vi estas por aŭ kontraŭ! :-)