Ĉu oni uzas specifan kradvorton por mesaĝoj en Esperanto pri la milito en Ukrainio? Ĝi estus utila kaj por sekvi la novaĵojn kaj por mutigi ĝin se oni ne volas plu vidi ilin.

Jarraitu

@persi Ĉu ekzistus ia ebleco, ke eŭropaj, ukrainaj kaj rusaj esperantistoj povus antaŭenigi komunan civitanan movadon por intertraktata solvo de la konflikto? Ni estas tre malmultaj, sed ni estas ĉie.

@txikillana Nu, mi pensas, ke la uzo de Esperanto por interŝanĝi informojn plej fidindajn kiel eble (kelkaj ja flanke de rektaj partoprenantoj) estas treege valora. Sed ni estas tre malmultaj kaj senpotencaj por havi ian ŝancon influi en alia maniero krom tio.

@persi Nu, ni faru tion, kio ne estas malmulte! 😀 Almenaŭ mi, per mia malriĉa Esperanto kaj la helpo de la maŝintradukisto, eltrovas multajn valorajn informojn dank' al la esperantistoj.

@txikillana Jes, Esperanto evidentiĝas ja helpa en ĉi tiaj okazoj. Mi memoras, ke pri la granda tertremo en Japanio en 2011, kiun sekvis detrua cunamo, mi eksciis la unua ĉe mi danke al tieaj esperantistoj. Ankaŭ dum konfliktoj, tumultoj kaj tiaj, mi ricevis informojn de homoj, kiuj estis rekte travivanta ilin. Kiam misinformado kaj manipulemaj amaskomunikiloj regas, tio estas trezoro.

Eman izena elkarrizketan parte hartzeko
mastodon.jalgi.eus

Jalgi hadi Fedibertsora! E.H.ko Mastodon instantzia burujabea